Суффикс– ism- означает учение, политическую доктрину или систему, религиозную догму, направление (в искусстве, науке и т. п.), пристрастие к чему-либо и т. п.:
Ludoviko Lazaro Zamenhof, autoro de la lingvo Esperanto, naski^gis en la jaro 1859 en negranda pola urbo Bjalistoko. Lia patro estis instruisto de fremdaj lingvoj. La juna Ludoviko interesi^gis pri lingvoj. Kun granda plezuro li lernadis la rusan lingvon, kiu tre pla^cis al li.En Bjalistoko lo^gis kvar nacioj, kiuj malamis unu alian. La juna Ludoviko opiniis, ke malamo kaj militoj aperas nur pro tio, ke homoj ne komprenas unu alian. Kaj li komencis krei novan lingvon, internacian. Lia patro supozis, ke Ludoviko nur perdas la tempon kaj ke lia okupo malhelpas al lia lernado.Post la gimnazio Ludoviko veturis Moskvon por studi medicinon. La patro igis la filon promesi, ke li plu ne perdos la tempon. Ludoviko ka^sis la projekton de la lingvo en ^srankon. Sed kiam li revenis hejmen, li jam ne trovis ^gin — la patro ^cion bruligis. Tamen Ludoviko havis bonan memoron kaj tenis la tutan projekton en la kapo. Li ankorau multe laboris super la projekto kaj fine, en la jaro 1887, li atingis sian celon: la unua lernolibro de la internacia lingvo aperis (en la rusa lingvo). Zamenhof prenis pseudonimon «doktoro Esperanto». Tio signifis en la nova lingvo: «doktoro, kiu esperas». Kaj poste oni donis al la lingvo nomon «Esperanto».Alia другой, иной,aperi появляться,atingi достигать,bruli гореть, сгорать,celo цель,fino конец,fremda 1. чужой; 2. иностранный,helpi помогать,interesi^gi интересоваться,ka^si прятать,komenci начинать,kompreni понимать,krei создавать, творить,memoro память,milito война,nacio нация,nomo имя; название,okupo занятие,opnii полагать, считать,perdi терять,plezuro удовольствие,plu больше, более; дальше, далее,por для, за,pro из-за; за; ради,promesi обещать,reveni возвращаться,sia свой,signifi значить,studi изучать,teni держать,trovi находить, найти.
8.16. Respondu la demandojn.
1. Kie lo^gis Ludoviko Zamenhof, kiam li estis juna?2. Kiom da nacioj lo^gis en Bjalistoko?3. ^Cu la juna Ludoviko interesi^gis pri fremdaj lingvoj?4. Kiun lingvon li lernadis kun granda plezuro?5. Pro kio Ludoviko komencis krei novan lingvon?6. ^Cu lia patro helpis al li krei la lingvon?7. Kie Zamenhof studis medicinon?8. Kion faris lia patro al la projekto, kiam Ludoviko estis en Moskvo?9. Kiam aperis la unua lernolibro de nova lingvo?10. En kiu lingvo ^gi aperis?11. Pro kio oni nomis tiun lingvon Esperanto?